Leonardo Loredan | |||||
---|---|---|---|---|---|
75-a doĝo de Venecio ![]() | |||||
![]() | |||||
Regado | 1501 ĝis 1521 | ||||
Antaŭulo | Agostino Barbarigo | ||||
Sekvanto | Antonio Grimani | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Leonardo Loredan | |||||
Naskiĝo | 16-an de novembro 1436 en Venecio | ||||
Morto | 21-an de junio 1521 (84-jaraĝa) en Venecio | ||||
Tombo | Sanktaj Johano kaj Paŭlo ![]() | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Loredan vd | ||||
Parencoj | Francesco Venier (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leonardo LOREDAN (naskiĝis la 16-an de novembro 1436 en Venecio, mortis la 21-an de junio 1521 samloke) estis doĝo de Venecio inter 1501 kaj 1521. Li estis filo de Gerolamo kaj Donata Donà, kaj estis saĝa kaj kapabla reganto, kiu sukcesis protekti Venecion dum tre malfacila periodo en la historio de la urbo. Elektita la 2-an de oktobro 1501, dum sia doĝeco li devis akcepti altkostan pacon kun la turka imperio (1503), kaj alfronti la Ligon de Kambrajo, kiu longatempe portis la militon al la veneciaj teritorioj.